2006/03/09

Jen IHR finis hodiaŭ


Marto 09, 2006

Hireŭ nokte mi alvenis ĉe mia amata hejmo post semajno-longa vagado ĉirkau la monto Dhaŭlagiri kaj aliaj. Kompreneble mi estas laca, kiel ĉiuj partoprenantoj de la IHR.

Sed nepre estis ĝojiga. Mi ne scias kiel mi rakontu. Ne. Mi poste verkos longan vojaĝrakonton eble por mia blogo, post kelkaj tagoj. Mi havas tiom multe por rakonti vin...Krom ĉio S-ro Sanpei el Japanio kaj S-ro Hareram el Nepalo aldonis pli da ĝojo per siaj individuaj ecoj.

Ĉiuj estas sanaj kaj pretaj denove vagadi en montaro, kvankam iliaj korpoj ne plu povas permesi ilin.

Mi ĝojas ke mi partoprenis la renkontiĝan vagadon. Mi dume lernis multajn "novajn kolorojn" de la Nepala E-movado. Estis kelkaj aferoj kiuj estis preter miaj imagoj. Nia asocia ne plu estas tia kia mi vidis antaŭ ol mia aktiva partopreno ĝis 1994. Gratulon ĉiukaze al "respondeculoj". Hodiaŭ vespere okazos la "Internacia Fespero" antaŭ la fino.

No comments: