2006/03/24

Geesperantistojn kaptis Maoistoj


March 24, 2006

Ŝokite, mi ĵus aŭdis ke la polaj geesperantistojj, kiuj estas en Nepalo kaj vojaĝonta al la regiono de Monto Everesto estis kaptitaj de la Maoistoj.

 Hodiaŭ vespere mia edzino, kiu laboras en alia ĵurnalo telefone informis min pri tio (Nespa jam dissendis informojn por ĵurnaloj). Sed tiu dokumento ne venis ĉe mia oficejo. Vespere telefonis al mi Narendra kaj Poshraj kaj petis al mi peti helpon de aktivistoj de homaj rajtoj. Mi certe faros tion. Mi diris al ili ke mi jam sciis pri tio sed mi ne povas eldoni novaĵon pri tio ĉar mia redaktoro diris al mi ne ni ne traktu tiajn seriozajn informojn sen oficiala informilo el Nespa. Nun estas 9.05 vespere sed ĝi ankoraŭ ne venas.

Mi tre bedaŭras... kaj esperas ke la Maoistoj baldaŭ liberigu ilin tuj.
[el arhxivo de mia malnova blogo]

No comments: