2006/02/27

Mi vojaĝos morgaŭ

Februaro 27, 2006

Eble la plej ĝojiga memonto de mia Esperanto-vivo dum pasintaj dek jaroj - mi partoprenos en la 6a Internacia Himalaja Renkontiĝo !!!

Okazis interkona verspero hodiaŭ (de kie mi ĵus revenas). Estas 12 da eksterlandanoj kaj ankaŭ simila nombro de nepalanoj partoprenos. Bonege ! Morgaŭ matene ni lasos Katmandon kaj perflose rajdos sur rapida rivero tra 13 kilometroj. Kaj loĝos en Pokhara kaj flugos ĝis Ĵomsom kaj do komencos 7-tagan piedvagadon. Mi iomete timas sed mi scias ke mi povas. Oni diras ke oni devas toleti altecon (3,700 metroj) kaj ventegon !!

Estis interese trovi Ursula. Kaj mi eĉ ne povis parli kun ŝi dum ŝia restado en Katmando. Kaj pli hontinde, Mi vidis Margreet kaj petis pardonon ke mi ne povis veni al la flughaveno por akcepti ŝin. Je estis hontinda. Mi devis esti tie. Mi dankis al S-ro Hori ke li daŭre vivigas la IHRon. Nepre jes.

Jam pasis dek jaroj kiam mi partoprenis la unuan IHRon. Tiam mi estis libera kaj ekscita .. . Intertmpe venis mia laboro kaj multaj aliaj ke mi foriĝis el la Esperanto-movado. Mi nur memoras kiel mi ĝuis la unuan renkontiĝon kun preskaŭ amaso da partoprenantoj. Estis Knut, Andreas, ges-roj Cotton ktp.

Vidu, mi devis batali kun mia proksima ĉefo por trovi 7-tagan ferion. Estas kutime malfacila trovi unu-tagan ferion. Kaj mi sukcesis trovi semajno da ferio ! Fakte batalo funkcias. Oni nur ne povas esti certa kio okazos poste.

Nun mi havas amaran kaj terura novaĵo - la fifama birdo-enfuenzo jam alvenis en Nepalo. Post semajno da timo, kio venis kiam oni trovis la viruson en Mumbaio, nun ĝi estas en Nuwakot, kiel hodiaxu matene mortis ĉirkaŭ 1000 da kokoj. Estas timinda sed devas vidi la mondon kiel ĝi estas. Ĉu ne?

Eble mi blogos nur post mia reveno al Katmando. Aŭ eble el Pokhara.

No comments: